Karel Sabina

Karel Sabina
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1813 (1813-12-29)
en Prago
Morto 9-an de novembro 1877 (1877-11-09) (63-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germanapolaĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Bohemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Karel Sabina
Profesio
Alia nomo Arian Želinský • Leo Blass • Robert Grün vd
Okupo tradukisto
verkisto
filozofo
politikisto
dramaturgo
literaturkritikisto
libretisto
poeto
ĵurnalisto
dramaturgo
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karel SABINA (naskiĝis la 29-an de decembro 1813 en Prago; mortis la 8-an de novembro 1877 en Prago) estis ĉeĥa ĵurnalisto, literatura kritikisto kaj verkisto.

Lia patro estas nekonata, edukis lin masonisto J. Sovina. Sabina studis filozofion kaj juron (tiun li ne finis) kaj partoprenis politikan vivon kontraŭ Aŭstrio. Plurfoje li estis police esplorata, eĉ kondamnita al morto, sed la puno estis ŝanĝita al 18-jara malliberejo. En 1857 pro amnestio li estis liberigita. En 1859 la polico lin devigis fariĝi konfidenculo kaj raporti pri politika kaj literatura ĉeĥa vivo. En 1872 estis la kunlaboro malkovrita, la ĉeĥaj patriotoj lin nomis perfidulo kaj li foriris al Dresdeno. Kvankam li defendis sin per broŝuro Defendo kontraŭ mensoguloj kaj kalumniantoj, oni ne kredis lin. La operoj laŭ liaj libretoj poste aperadis sen lia nomo.

Li estis amiko de Karel Hynek Mácha kaj lia unua klariganto. Sabina estis grava kritikisto kaj literatura teoriisto, opera libretisto kaj prozisto.

Liaj ĉefverkoj estas romano Revivigitaj tomboj pri karcero meze de la 19-a jarcento kaj opertekstoj Vendita fianĉino por komponisto Bedřich Smetana, Branderburgianoj en Bohemio (ankaŭ por Smetana) kaj En la puto por komponisto Vilém Blodek (la unuan kaj la trian opertekstojn esperantigis Tomáš Pumpr).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search